Vikipedio:Ĉefpaĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bonvenon al Vikipedio

La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

240 741 artikoloj en Esperanto
312 aktivaj redaktantoj
117 366 unikaj vizitantoj monate (plus 33 572 per poŝtelefono)


Artikolo de la semajno Enkonduko
Akademio de Ateno

Ateno (greke Αθήνα [aTHIna] en greka prononco: [aˈθina], en antikva greka: Ἀθῆναι, Athênai), aŭ pli malofte Atenoj, estas la nuna ĉefurbo kaj plej granda urbo de Grekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.

La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nomiĝas nun Atiko (samkiel dum la antikva epoko), kaj Ateno estas la regiona centro. La urba haveno Pireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko. La internacia flughaveno de la urbo estas nomata laŭ Eleftherios Venizelos. Ekzistas metroo.

La civito Ateno estis dum la antikva epoko unu el la unuaj demokratioj, kaj estis tre grava centro de la helena civilizo. Ĝi estas unu el la plej antikvai urboj de la mondo, kaj ties registrita historio etendas al ĉirkaŭ 3,400 jaroj, kaj ties plej antikva homa setlado startis iam inter la 11a kaj la 7a jarmilo a.K.

La klasika Ateno estis pova urbo-ŝtato kiu stariĝis kongrue kun la pliiĝanta disvolvigo de la haveno de Pireo, kiu estis dekomence aparta urbo antaŭ ties aligo al Ateno en la 5a jarcento a.K. Ateno estis centro por arto, lernado kaj filozofio, hejmo de la Akademio de Platono kaj de la Liceo de Aristotelo, kaj ĝi estis amplekse referencata kiel la lulilo de la okcidenta civilizo kaj la naskoloko de la demokratio, ĉefe pro ties kultura kaj politika influo sur la Eŭropa kontinento, kaj partikulare sur la romianoj. En moderna epoko, Ateno estas granda kosmopolita metropolo kaj centro por la ekonomia, financa, industria, marvetura, politika kaj kultura vivo en Grekio. En 2012, Ateno estis rangigita kiel la 39a plej riĉa urbo de la mondo laŭ aĉetopovo kaj la 67a plej multekosta laŭ studo de la financa entrepreno UBS.

Ateno estas agnoskita kiel tutmonda urbo pro sia loko kaj gravo por ŝipaj konstruado kaj administrado, financo, komerco, amaskomunikiloj, distrado, artoj, internacia komerco, kulturo, edukado kaj turismo. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj centroj en sudorienta Eŭropo, kun granda financa sektoro, kaj ties haveno Pireo estas kaj la plej granda haveno por pasaĝeroj en Eŭropo kaj la dua plej granda en la mondo. La municipo (urbo) Ateno havis 664,046 loĝantojn (en 2011) ene de siaj administraciaj limoj, kaj terareon de 38.96 km². La urba areo de Ateno (Granda Ateno kaj Granda Pireo) etendas trans ties administraciaj municipaj urbolimoj, kun loĝantaro de 3,090,508 (en 2011) en areo de 412 km². en 2011, la funkciebla urba areo (FUA) de Ateno estis la 9a plej loĝata FUA en la Eŭropa Unio (nome la 6a plej loĝata ĉefurbo de la EU), kun 3,828,000 loĝantoj. Ateno estas ankaŭ la plej suda ĉefurbo de la eŭropa kontinento (sed ne, se enkalkuli la eŭropajn insulajn teritoriojn).

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Rizo - Krotalo - Nutrado en antikva Grekujo

Esperanta Vikipedio
Wikipedia-logo-v2.svg

Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon en Esperanto, kiun ĉiuj povas redakti.

La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitaj de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

Esperanto kaj Libera Scio

Wikimedia ELiSo logo.svg

Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

Bildo de la tago Kunlaboraĵo de la semajno

Aldonu la venontan bildonIndeksoElstaraj bildoj en la Komunejo
Oktoberfest-beer-mugs.jpg

La kunlaboraĵo de la semajno por ĉi tiu semajno estas Oktobrofesto. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

Kunlaboraĵo de la semajno estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro dum unu semajno ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Ĉiudimanĉe oni nombras la voĉojn kaj la venkinto dum unu semajno havos la atenton de kontribuemuloj.

Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Somera Olimpiko 2016, Nitra, Alkoholo, Atletiko ...

Aktualaĵoj
Ĉu vi scias ke...?
Recep Tayyip Erdogan
16-a de julio
  • Ĉina Popola Respubliko Mortis 22 personoj pro incendio en loĝejo de Ĝuŝan en la provinco Ĝjangsuo, oriente de Ĉinio.
13-a de julio
9-a de julio
8-a de julio
  • Venezuelo La opozicianto Leopoldo López, estis liberigita en Venezuelo kaj restos en hejma aresto post tri jaroj en prizono.
  • Japanio Dekses mortintoj pro inundoj en Japanio.
7-a de julio
  • Germanio Tumultoj en Hamburgo, Germanio, kontraŭ la tutmondaj ŝtatestroj pintokunvene por la G20.
  • Rusio La opozicianto Aleksei Navalni, estis liberigita en Rusio, post 25 tagoj prizone.
4-a de julio
2-a de julio
1-a de julio



Frataj projektoj
Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

Commons-logo.svg Komunejo
Libera dosiera deponejo
Incubator-logo.svg Kovilo
Kovilo por novaj projektoj
Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
Projekto por kunordigo
Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
Universala libera vortaro
Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
Libera datumbazo
Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
Liberaj libroj por libera mondo
Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
Fonto de liberaj novaĵoj
Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
Libera aro de citaĵoj
Wikisource-logo.svg Vikifontaro
Libera biblioteko
Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
Libera registro pri specioj
Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
Libera universitato
Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
Libera vojaĝa gvidilo